|
La fina celo de plastika agemeco estas konstruado! Dekori ĝin estis, iam, la pli nobla tasko de belartoj, nedisigeblaj kunmetoj de la grandarkitekturo. Hodiaŭ ili troviĝas en stato de propra memsufiĉeco, el kiu nur liberiĝos tra konscia agado kunigita kaj kunordigita de ĉiuj profesiuloj. Arkitektoj, pentristoj kaj skulptistoj devas denove eki koni kaj kompreni multforman strukturon de konstruado en ĝia tutaĵo kaj en ĝiaj partoj; sole tiam iliaj verkoj estos denove plenaj de arkitektura spirito kiu perdiĝis en salona arto.
La malnovaj artlernejoj estis nekapablaj de krei tiun ĉi unuecon, sed kiel povus ili, ĉar arton oni ne instruas? Ili devas refoje esti metiejoj. Tiu mondo de desegnistoj kaj artistoj fine devas ree sin orienti al konstruado. Kiam junulo, kiu sentas amo por plastika agemeco, komencu kiel malnove, tra lernado de unu metio, la neproduktema "artisto" ne estos kondamnita estonte al neperfekta artekzerco, ĉar sia lerteco restas konservita por metia agemeco, el kie povas fari bonegajn verkojn.
Arkitektoj, skulptistoj, pentristoj, ni ĉiuj devu reiri al metio, ĉar ne ekzistas "arto kiel profesio". Ne estas nenia esenca diferenco inter artisto kaj metiisto, la artisto estas altlevo de metiisto, la dia graco, en raraj momentoj de lumo kiuj estas trans sia volo, faras senkonscie ekflorigi artverkojn, tamen, la metiista bazo estas neforigebla por ĉiu artisto. Tie troviĝas fonto de artkreado.
Ni kreu, do, novan gildon de metiistoj, sen klasapartigema aroganteco kiu kreadis muron da orgojlo inter metiistoj kaj artistoj. Ni kune deziru, inventu, kreu novan konstruon de estonto, kiu kunigos ĉion en unu sola formo: arkitekturo, skulptado kaj pentrado kiu, farita de milionmanoj de metiistoj, iu tago leviĝos ĉielen, kiel kristalklara simbolo de nova venonta fido.
Walter Gropius
Weimar, Aprilo 1919
Traduko: Luís Menechino. |

Manifesta Bildo
|